Memoro de La ŝTono

Tradução


ファイナルファンタジー (Final Fantasy)

Compositor: Não Disponível

Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana'diel, vasta ter'
Tremas la tuta mond'
Pro l' plago en desper'

Preventas ĝin
Nenia sort'
Haltigas ĝin
Nenia fort'

Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor'!
Kontraŭ brutala kri'
Fontas jen kant-sonor'!

Stelo brilanta, kanto sonanta
Revu kaj preĝu por ni!

Vana'diel!
Vana'diel!

Mano kaj man' kunpremitaj
Trans la eterno sen lim'
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!

©2003- 2024 lyrics.com.br · Aviso Legal · Política de Privacidade · Fale Conosco desenvolvido por Studio Sol Comunicação Digital